Afriko, Svislando, legacioj por la kresko de FPEF

HeKo 594 4-C, 26 feb 16

La fonduma konsilio de Pro Esperanto (FPEF) kunvenis hodiaŭ sub la prezido de sen. Marie-France Conde Rey. La tagordo estis preskaŭ tute dediĉita al la informado kaj la strategio pri nemoveblaĵoj.

La konsilio analizis la pozitivan situacion en Ĉaŭdefono, akceptante la estontan domflegadon pri nova nemoveblaĵo aĉetata fare de paktinta establo en la svisa urbo. Ĝi ekzamenis la staton de la naturamika domo en Malago, kies utiligo ne atingas la maksimumon, male al la apartamentoj en Ĉaŭdefono. Ĝi konsideris la evoluon de la projektoj en Afriko, kaj komisiis c-anojn Carmine Dello Spedale kaj Giorgio Silfer esplori la perspektivon de lernejo kuplita al esperanto.

Ĝojigaj estis la informoj pri la legacioj, precipe la okcidenta, kies inaŭguro en Bruselo okazos 7 majo 2016. FPEF okupiĝas pri ĝia financa administrado. Tio ne inkluzivas la stabon, kun eventuala dungo de personaro, pri kio responsas nur la Kapitulo de la Esperanta Civito.

Estis enfokusigitaj ankaŭ diversaj detaloj de la planata Civila Esperanta Servo, en rilato kun la laborfortoj je dispono por la domflegadoj kaj la projektoj en Afriko.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.