Agnoski la esperantistaron viktimo de Holokaŭsto

HeKo 715 4-C, 1 aug 19

Rimarkinda procento de la populacio en la provinca ĉefurbo proksima al la TEJO-kongresejo, Liptovský Mikuláš, estis hebrea ĝis la dua mondmilito. Same alta estas kaj restas la procento de roŭmoj en Slovakio. Hodiaŭ liturgie senutila post la ekstermo de la hebreoj fare de la Tria Regno, la granda kaj stile interesa sinagogo de Mikulaŝo funkcias kiel kulturcentro.

Ŝoao kaj porajmoso trovis komunan celebran momenton hodiaŭ, en ĉeesto de la urbestro kaj kun la partopreno de vasta publiko. Interalie tri personoj kiuj parolas esperanton: loka ĉiĉeronino, inĝ. Dorina Hofereková, d-ino Perla Martinelli kaj prof. Giorgio Silfer. La celebrado inkluzivis rimarkinde valoran spektaklon en kantoj kaj dancoj.

“Dum longa tempo la holokaŭsto de la cigana diasporo ne estis adekvate konsiderata. Ankoraŭ nun mankas tia agnosko por aliaj medioj viktimaj de la nazioj: ekzemple la esperantlingva diasporo” komentariis la Konsulo de la Esperanta Civito. “Tiu historia agnosko estu unu el la taskoj de la Esperantianoj” li konkludis.

La preciza memortago de porajmoso estas la 2a de aŭgusto.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.