Agrabla semajnfino medite pri historiaj dokumentoj

HeKo 882 5-C, 10 aŭg 25

La unua semajno, en realo, de la kurso pri literaturo kadre de Esplora Instituto de Esperantologio finiĝas koincide de aparta semajnfino, ĉar la 9an de aŭgusto 1905 en Bulonjo ĉe Maro oni aprobis la tri simbolojn de esperantismo, kaj la 10an de aŭgusto 1998 en Ĉaŭdefono estis subskribita la Pakto por la Esperanta Civito. Al nia popolo la unua internacia kongreso donis la Fundamenton, la Flagon, la Himnon; la unua forumo por la Esperanta Civito donis la Kvintezon, la Blazonon, la Principon pri nova subjekto. Alivorte, Bulonjo difinis la lingvon, Ĉaŭdefono difinis ĝian komunumon.

La simboloj (etimologie: unuigiloj) atestas tiujn difinojn, la Konstitucia Ĉarto (promulgita la 2an de Junio 2001) sigelas ilin: “Konforme al la tradicioj establitaj en Bulonjo-ĉe-Maro en aŭgusto 1905, la Civito celas firmigi la rilatojn inter la esperantistoj kiuj sentas sin apartenantaj al senŝtata diaspora lingva grupo, laŭ la difino en la art. 1, § 5, de la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj, proklamita en Barcelono la 6an de junio 1996” (art. 2, par. 1).

Ankaŭ Hector Hodler, fondante Universalan Esperanto-Asocion kiel societon kun nur individua membraro (1908-1933), statute celis la senton de solidareco inter tiuj individuoj, sed mankis klara difino pri tiu koncepto kaj ĝiaj rimedoj. Nur nia Konstitucio klarigas ke “La firmigo de tiuj rilatoj realiĝas per la difino kaj pacama evoluigo de komuna kondutkodo, transnacia kulturo kaj kolektiva identeco (art. 2, par. 2).

Ankaŭ Eŭgeno Lanti, fondante Sennaciecan Asocion Tutmondan (1921), statute strebis al kleriga celo, sed mankis klara difino pri la formulo de la kunigo de malsamideanoj, limigita je la klasbatala supertendenceco fiaskonta en la 1930aj. “Ne estante ŝtato, la Civito ne avidas politikan kaj ekonomian potencon, sed celas klerigan, edukan, kulturan evoluon, en komprenemo kaj toleremo rilate al la diversaj pensoskoloj al kiuj persone aliĝas la civitanoj” (art. 2, par. 3).

Akcepti la tezon esprimitan de Emeriko Baranyai en la verso “Popol” ni estas, ne movado nura” ne signifas kredi ke la esperantistaro formas etnon aŭ nacion, sed signifas peni por ke, kiel “demos”, ĝi konstruu sian demokration, kio fakte realiĝis, fortikiĝas kaj perfektiĝos.

(Giorgio Silfer)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.