aprilo 2016

Ĉu propra domo por IIC?

HeKo 597 2-B, 31 mar 16

La estraro de Itala Interlingvistika Centro ekzamenas ĉi-semajne la rezultojn de la esploroj komisiitaj al fondumo Pro Esperanto, por la eventuala senpaga akiro de nemoveblaĵo, kies proprieto restas ĉe itala fervoja entrepreno, sed kies posedo estas atribuebla al senlukra establo kun kulturaj aŭ/kaj socialaj celoj.

Minnaja kaj Silfer prezentas la duan represon de HEL

HeKo 597 4-B, 3 apr 16

C-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer prezentis hieraŭ en Bolonjo, ĉe la loka esperanto-komunumo, la duan represon de sia “Historio de la esperanta literaturo”, ĵus liverita al la bindejo. Prof. Minnaja apogis sin al la bildoprelego farita jam en Lillo okaze de la premiero pri la verko, dum lia kolego kompletigis pri diversaj aspektoj, ankaŭ konsiderante diversajn komentariojn.

Esperanto en la 10a Teatrofestivalo de Turkio

HeKo 597 5-B, 5 apr 16

Laŭ invito de la Turka PEN-Centro, nia literaturo ĉeestos unuafoje la Internacian Teatrofestivalon en Ankaro, kaj probable unuafoje kulturan festivalon en Turkio entute.

Morgaŭ vespere c-ano Giorgio Silfer parolos pri la originala esperanto-teatro en Cafe Ludens, avangarda salono en la turka ĉefurbo. Enkondukos Tarik Günersel, mem aŭtoro kaj aktoro.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.