Al la Kortumo la dosiero San-Segundo

HeKo 480 9-C, 11 maj 11

Laŭ la anoncita unua limdato kolektinte pliajn atestojn pri la akuzo kontraŭ c-ino Carmen San-Segundo, la Kortuma aktisto kontaktis ŝin por ricevi ŝian version pri la faktoj.

Laŭ la indikita dua limdato ne ricevinte ajnan komunikon de c-ino San-Segundo, la aktisto notas ke ŝi memvole rezignis pri sia defendorajto dum la prepara fazo de la arbitracio.

La tri Kortumanoj ricevos la dosieron per ordinara poŝto, por la arbitracio pri la plendo pro misfamigo, pro kiu estas akuzita c-ino Carmen San-Segundo Cordero.

Ĉi tiu mesaĝo validas kiel oficiala informo al ĉiu koncernato.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.