Al Moskvo mankas atuto

HeKo 390 9-A, 17 maj 09

Ŝajnas ke Moskvo ne alportas bonan ŝancon al la ne samseksemaj batalantoj kontraŭ homofobio. Tion spertis esperantano jam antaŭ du jaroj, la kontuzita EU-parlamentano Marco Cappato (pri la agreso fare de la moskva polico en Esperantio raportis nur “Heroldo de Esperanto”) kaj hieraŭ spertis juna esperantistino, Ksenija Prilepskaja, TEJO-komitatano.

Ksenija Prilepskaja estas konata en Esperantio kiel globvojaĝantino. En 2004 ŝi lanĉis (kune kun c-ano Oleg Izyumenko) la projekton “Esperantomobilo”, kun la celo propagande rondiri Nordan Amerikon en ruldomo. La projekto fiaskis pro manko de sponsoroj. Sponsoroj troviĝis por ŝia vojaĝo kaj restado en Brazilo, ĉe “Bona Espero”, en 2007. Nun la kuraĝa saĥalinanino mem sponsoras la civilrajtan batalon de la rusaj gejoj. Okaze de la hieraŭa, malpermesata manifestacio de geja fiero en Moskvo ŝi spertis la metodojn de la postsovetia polico. Nuntempe ŝi kuŝas en hospitalo pro cerba komocio.

“Ke Moskvo estas la monda ĉefurbo de la homofobio, tio estas jam konata fakto” rimarkis sampartiano de Marco Cappato, kun amareco. Pli subtila kaj malica la komentario de afrika esperantisto: “Nun mi komprenas kial Universala Esperanto-Asocio rifuzis kongresi en Moskvo; por la Centra Oficejo al Moskvo mankas atuto: la toleremo al gejaj oficistoj”. Verdire en Moskvo oni ĵus toleris plurajn samseksemajn artistojn, okaze de la eŭropa muzika festivalo, kiun spektis cent milionoj da televidemuloj. Ankaŭ s-ro Osmo Buller revenis tute sendifekta el sia UK-esplora vizito en Moskvo. Ombre de la Kremlo eblas esti gejo, sed publike elmontri tion nervozigas la urbestron kaj konsekvence la policon.

Al nia demando ĉu li intencas protesti ĉe la moskvaj aŭtoritatoj pro la hieraŭa agreso kontraŭ esperantistino, la Konsulo respondis ke tion pritraktos la Kapitulo. Persone, li konsideras la hieraŭan akcidenton tre zorgiga pro la evoluo de la rusa socio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.