Aleksandro Melnikov gastas en Andaluzio

HeKo 625 8-B, 7 dec 16

C-ano Aleksandro Melnikov gastis hieraŭ ĉe la Esperanto-Domo en Malago, kadre de vojaĝo kiu ebligis al li la preskaŭ kvindekan landon en lia vivo: Ĝibraltaro.

En Andaluzio li etapis renkontante lokajn esperantistojn, kun agrabla prezento pri la bedaŭrinde ne ĉiam agrabla situacio en Rusio. Estis interese aŭdi la impresojn de homo kiu vivas en la lando, kaj rakontas unuamanajn detalojn.

Ĉu oni vivas bone en Rusio nuntempe? Certe la embargo de Okcidento damaĝas precipe la neriĉajn homojn; sed almenaŭ ĝi donis impulson al la revigliĝo de agrikulturo, en kelkaj areoj, pro la neebleco importi fruktojn kaj legomojn. Ĉu la embargo malfortigis prezidenton Putin? Fakte ne: li estas pli populara ol antaŭe ĉe la ĝenerala opinio.

Rusio transiris ofte de unu ekstremo al la alia. Ekzemple la multiĝo de preĝejoj, eĉ kiam ili estas superfluaj. Aŭ la krizo de la distribua sistemo, se temas pri librovendado.

Oriento sentas bezonon dialogi kun Okcidento. Certe endas dialogi kun Rusio, same kiel kun Turkio, kiel ajn malfacila tio estus.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.