Amplifiki kaj Anjo Amika reeldonataj

HeKo 689 6-B, 6 sep 18

Kooperativo de Literatura Foiro reaktivigis sian muzikan fakon ĉi-somere, relanĉante la plej famajn kompaktajn diskojn de Amplifiki kaj Anjo Amika.
La furora “Tute negravas” de unu el niaj plej famaj rokbandoj estas reeldonata en teknologie avangarda formato fare de Vinilkosmo, kiu aĉetis de LF-koop la koncernajn rajtojn. Male la voĉo de la hungardevena kantistino estos baldaŭ reĝuebla en dua eldono de la KD “Bela Revo”. Tio signifas ke elĉerpiĝis la stoko de pli ol kvincent ekzempleroj. La vendoj financas la duan eldonon.
LF-koop estas ankaŭ traktanta kun la itala muzikisto Giorgio Di Nucci la produktadon de KD kun napolaj kaj klasikaj kanzonoj, plejparte tradukitaj de Nicolino Rossi kaj de Giorgio Silfer.
Post Vinilkosmo, LF-koop restas la plej grava muzika eldonejo en Esperantio.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.