Anoncita ĉeso de ArKonEs en Pollando

HeKo 845 1-A, 4 sep 24

Artaj Konfrontoj en Esperanto (ArKonEs) post tridek ok jaroj ĉesos, per lasta evento ĉi-monate. Temas pri unu el la malmultaj kulturaj aranĝoj kreitaj en orienta Eŭropo antaŭ la falo de la Berlina muro kaj rezistintaj ĝis nun en Esperantio. 

Ankaŭ pro sia konstanteco, ĝi estis nia plej grava kultura evento en Pollando, specife en Poznano kaj kuplita al la interlingvistikaj studoj en universitato “Adam Mickiewicz”, ankaŭ ĉesintaj ĉi-jare.

La malbona novaĵo estas anoncita de “La Ondo de Esperanto”, kvankam la oficiala retejo silentas pri tio.

Dum kvardeko da jaroj ArKonEs gastigis artistojn kaj prelegistojn ne nur el Eŭropo. Unu fojon, en 2019, prelegis c-ano Giorgio Silfer pri la esperanta literaturo. Danke al s-ro Jan Skonieczka la prelego estas spektebla ĉi tie: https://www.youtube.com/watch?v=rWiFZwSr94U

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.