Anoncitaj pluraj eniroj en la Pakton

HeKo 526 6-C, 20 feb 13

Pluraj aliĝpetoj al la Pakto por la Esperanta Civito estos ekzamenataj de la Kortumo dum la venontaj semajnoj. Se la dokumentaro rezultos enorda, la aliĝpetoj estos transdonitaj al Konsulo, kiu voĉdonigos pri ilia akcepto dum la Forumo, nome la pariteta branĉo de la Parlamento, laŭ la federisma demokratio kiu karakterizas la Esperantan Civiton.

Temas pri establoj precipe en Afriko, kie jam tri membras en la Pakto: landa asocio en Kamerunio, regiona societo en Suda Kongolando kaj peresperanta organizo en Burundio. Plia landa asocio kaj plia regiona societo situas inter la aliĝpetoj el Afriko.

La Kortumo devos aparte sin esprimi pri peto de reaniĝo al la Pakto, ĉar tio estus la unua kazo en la historio de la Civito. Ŝajnas ke oni konsideros diferencon inter la statuso de paktinto eksigita pro forfalo kaj tiu de paktinto kiu eksiĝis pro decido de la propra asembleo.

Ĉiukaze la lasta vorto apartenas al la Forumo: eblas tiurilate ankaŭ modifo de la foruma reglamento (aprobita en 2002 kaj neniam tuŝita).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.