Aperis la decembra numero de "Heroldeto"

HeKo 665 5-B, 21 nov 17

La decembra numero 2017 de la monata informilo de Kultura Centro Esperantista, sub la titolo “La eta heroldo de KCE”, estas jam survoje al la legontaro.

Ferme de la Zamenhof-jaro la numeron karakterizas sinteza sed kompleta eseo de Francisko Degoul: “Konklude pri tri jardekoj da zamenhofaj esploradoj”. Sur la unua paĝo la ĉefartikolo “Aŭtunoj en Hispanio” estas geopolitike tre interesa. Apude la frunta artikolo raportas pri la engaĝo de KCE por disvastigi esperantologion en Afriko, kaj la ŝultra kolumno raportas pri TEJO ĉe Unesko.

La informilo donas freŝajn informojn ankaŭ pri la evoluo de UEA, de TEJO kaj de la Esperanta Civito.

Varbekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio, aŭ rekte kce ĉe esperantio.net.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.