Aprila numero de Literatura Foiro en 2012

HeKo 505 2-B, 25 apr 12

Originala literaturo en la aprila numero de la 43a jarkolekto: Lina Gabrielli kun poemo uverture kaj István Nemere per rakonto, kiu ligas la ĉi-jaran sinkon de “Costa Concordia” kun la tiu de “Titanic” precize antaŭ cent jaroj. “Pasis la temp’… kaj finiĝis danco”: Carlo Minnaja omaĝas la ĵus forpasintan poetinon Eli Urbanová. Zlatoje Martinov recenzas la poemaron “Epizodoj” de Lode Van de Velde, kandidatan por “La Verko de la Jaro 2011”.

Manuskripto el la redakcia arkivo: Kurisu Kei pri tradukoj de “Milito kontraŭ Salamandroj” de Karel Ĉapek. Ŝekspiro, ĉu katolika?: respondon al tiu versio serĉas Armando Zecchin. Carmel Mallia artikolas pri “alias” en la lingvistika rubriko, kun ligo al la aŭtoro de la unua esperanta literaturaĵo en Malto, la poemo “Penso Printempa”, kiun Dun Karm verkis jam en aprilo 1901. 

La sepa arto kun Giorgio Silfer en la aprila numero, pri la plurfoje oskarumita “La artisto”. Teatro: “Anĝelo”, dramo de Jordan Slavejkov. Muziko: la partituro de “Kiel aromas nia Terglobo” (teksto de Elena Popova, komponis Aleksandar Stojĉev) kaj recenzo de Keranka Apostolova pri la kompakta disko “Brassens plu” de Jacques Yvart.

Zamenhof, Eŭropo kaj Jugoslavio: Francisko Degoul komentarias la bildojn metitajn de la redakcio al la artikolo en LF 254 .

Kaj artikoleto pri la printempa Chaudefono, kie ĵus okazis Studa Tagoj pri Edmond Privat.

En 2012 la plenkoloraj kovropaĝoj de “Literatura Foiro”, sub la grafika zorgo de Gábor Deák Jahn, prezentas agrogramojn.

La revuon “Literatura Foiro” posedas, eldonas kaj administras LF-koop; ĝi estas ankaŭ la organo de Esperanta PEN-Centro kaj parolilo de la Lingva Komitato de Esperantio. Ĉefredaktoro: Ljubomir Trifonĉovski. Redakcia poŝtadreso: p.k. 26, BG-3000 Vraca (Bulgario), rete lofo [ĉe] mail [punkto] bg (lofo[at]mail[dot]bg), skajpe literatura.foiro. Perantoj en 37 landoj. Rabato por Esperantaj Civitanoj en pli ol 50 landoj. Provekzemplero estas mendebla senpage ĉe Kooperativo de Literatura Foiro, CP 928, CH-2301 La Chaux-de-Fonds (Svislando); rete lf-koop [ĉe] esperantio [punkto] net (lf-koop[at]esperantio[dot]net) aŭ­ ankaŭ­ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.