Arquillos konfirmas havi neniun meriton

HeKo 497 8-B, 30 dec 11

En reta skandalgazeto aperis la suba anonco:

Estimataj Gesamideanoj kaj Redaktoroj de Libera Folio, La Estraro de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, pro la tantame anoncita informo sciigita de la Esperanta Civito pri la verŝajne ĵus aĉetita nemoveblaĵo en la urbo Malago (Andaluzio), devas informi kaj klarigi al la tuta esperantistaro, ke nia Asocio tute ne rilatas al tiu domo aŭ al tiu grupo. Ni laboras cele la disvastigon de la internacia lingvo en Andaluzio tute sendepende de tiaj fantomaj konsorcioj kaj spite al senatoj, konsuloj, kortumoj kaj similaj stultaĵoj. Samideane, Estraro de AEU [afiŝis Ángel Arquillos Lopez, prezidanto]

Fondumo Pro Esperanto komentarias:

Ni ĝojas ke, unuafoje, la “Estraro de AEU” konfirmas ke ĝi havas neniun meriton pri la Esperanto-Domo en Andaluzio. Kiel anoncite de longe, la projekto estas realigata de nia Fonduma Konsilio, kunlabore kun Esperanta Naturamikaro, pere de la surloka helpo de gesenatanoj Julio Herrero kaj Perla Martinelli, rezidantaj en Malago. Nur al ili iras nia danko, kaj al sen. Herrero ankaŭ nia solidareco, post kalumnio kontraŭ li fare de la nuna prezidanto de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo.

Sen. Julio Herrero prezidas kaj Esperantan Naturamikaron (aliĝintan al la Pakto) kaj la lokan esperantistan societon “Marbordo de la Suno” (ne aliĝintan al la Pakto). AEU mem estas paktinta establo, kiu neniam aktivigis ĉe la Kortumo la proceduron por eliro el la Pakto por la Esperanta Civito.

Pro la kalumnio kontraŭ sen. Herrero kaj pro la supra insulta anonco en LibFol, la “Estraro de AEU” ne estos invitita al la inaŭguro de la Esperanto-Domo en Malago.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.