Asocio je la servo de UN kaj Unesko

HeKo 913 6-A, 21 jun 26

La oficejo de UEA en Nov-Jorko diskonigis raporton pri la aktiveco de la Asocio ĉe UN kaj Unesko, resumebla en la sekvaj kvin agadoj: el ili oni deduktas ke ĝi estas forte engaĝita en la subteno de Unuiĝintaj Nacioj.

1) La ĉiujaraj kongresoj de UEA subtenas la celojn kaj prioritatojn de UN kaj Unesko. 2) UEA publikigas deklarojn okaze de UN-observotagoj, kiuj kondukas al artikoloj en la gazetaro. 3) UEA funkcigas filian strukturon, kiu disvastigas la mesaĝon de UN kaj instigas subtenajn agadojn loke kaj nacie. 4) UEA helpis fondi la Studgrupon pri Lingvoj kaj UN, kiu organizas ĉiujarajn simpoziojn pri la lingva politiko. 5) UEA deĵoris dum du periodoj kiel estrarano de la Konferenco de Neregistaraj Organizoj (CoNGO) de 2020 ĝis 2026.

La detaloj el tiuj punktoj estas raportitaj al la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN (EKOSOK), kie UEA membras (same kiel aliaj esperanto-organizoj). “Plifortigi la voĉon de UEA ĉe UN kaj la voĉon de UN en la mondo” ŝajnas la devizo kiu karakterizas la rolon de la Universala. Sed kio okazus, se UN bankrotus, kiel bankrotis Ligo de Nacioj per la dua mondmilito? Laŭ la nuna geopolitika konjunkturo, la historio pelas al malgraviĝo de Unuiĝintaj Nacioj: ĉu ne indas elpensi alian strategion, por ke la ŝalupo ne sinku kun la admirala ŝipo?
 

— c-ano Giorgio Silfer
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.