Ateliero pri artkomedio en JARTE 2017

HeKo 628 3-B, 26 dec 16

Javier Oliva, aktoro kaj reĝisoro andaluza, gvidos atelieron pri artkomedio dum la Junulara Arta Renkonto Transnacia en Esperanto, 16-21 julio 2017 en Ĉaŭdefono. La ateliero okupos ĉiutage unu horon kaj duonon.

S-ro Oliva, kiu kunorganizis internacian artkomedian festivalon en Malago dum 2012, de multaj jaroj dediĉas sin al tiu nobla teatra ĝenro. Li konsilis interalie c-anon Giorgio Silfer por la unua artkomedio en esperanto, “La verda Arlekeno”.

La ateliero okupiĝos pri la historio, la esenco, la karakteroj kaj la terminologio de Commedia dell’Arte. En la studendaj specimenoj oni aŭdos ofte la kastilian aŭ la italan; kvankam ambaŭ lingvoj por esperantisto estas pli facile kompreneblaj ol la hungara aŭ la ĉina, certe funkcios ankaŭ postinterpreta servo.

JARTE estas iniciato sponsorita de la Esperanta Civito kaj organizata de Kultura Centro Esperantista, sub la aŭspicio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.