Auld, arbaroj, klimata ŝanĝo dum NAKSE

HeKo 848 6-B, 22 okt 24

La tria NaturAmika KulturSemajno de Esperanta Naturamikaro ricevis hodiaŭ kaj ekologiisman kaj poezian profilon danke al la prelegoj de c-ano Normand Fleury pri “Arbaroj savos la homaron” kaj de c-ano Anĝelo García del Río “Ekologiismo kaj klimata ŝanĝo”, unuflanke, kaj al prelego pri William Auld matene plus poezia deklamado fare de c-ano Giorgio Silfer vespere, eĉ nokte.

D-ro Silfer apogis sin al sia intervjuo al Bill kaj Meta Auld (1999), dum la deklamado disvolviĝis kiel promenado tra la mezepoka civito, kie je diversaj etapoj en pitoreskaj anguloj li deklamis poemojn de la skota majstro (tamen naskita en Londono).

La nokta promenado sub plena luno kvazaŭ komplementis al la matena ekskurseto sub serena kaj suna ĉielo, kiu fakte karakterizos la tutan semajnon.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.