Baldaŭ finota la registrado de "Kanti klasike"

HeKo 702 7-B, 28 feb 19

En la ĉarma, mezitala urbo Isernio estas baldaŭ finota la registrado de “Kanti klasike”, kiun LF-koop produktos ĉi-printempe kiel kompakta disko. La antaŭpremiero okazos en Rimino dum la Paska lundo, koincide kun la Internacia Junulara Festivalo. La premiero estas planata por la Internacia Junulara Kongreso en Slovakio.

La ariojn interpretas soprano Federica D’Antonino kaj baritono Gaetano Merone. Fortepiane akompanas Francesco Cipullo kiu, kune kun Giorgio Di Nucci, rolas ankaŭ kvazaŭ produkta manaĝero.

Jam pretaj estas la operaj arioj:

  • O mio babbino caro / Ho mia patreto cara (Puccini, soprano)
  • Non piú andrai / Ne plu vagos (Mozart, baritono)
  • Quando me “n vo / Kiam sur voj” (Verdi, soprano)
  • Madamina, il catalogo è questo / Madameto, jen la katalogo (Mozart, baritono)
  • kaj opereta Barkarolo.

El la napola kanzono pretas

  • A vucchella / La buŝeto (D’Annunzio, soprano)

Aldoniĝos:

  • Turna a Surriento / Venu Sorenton
  • I” te vurria vasà / Mi volus vin kisadi
  • Reginella / Reĝineto
  • Funiculí funiculà / Funikuli” funikula’
  • O sole mio / Popol” ni estas

La du lastaj estos kantataj duete, same kiel

  • Tace il labbro / Mutas lipo (Lehár)
  • Là ci darem la mano / Ni marŝu manenmane (Mozart)

Laŭ specifa deziro de la isernianoj estos aldonita ankaŭ la himno de Esperantio.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.