Per Baroncelli startis Esperantologia Fakultato

HeKo 652 9-B, 24 jul 17

D-ro Leonardo Baroncelli estis la unua lekciisto en la hieraŭa, unua tago de la Esperantologia Fakultato, organizita de Kultura Centro Esperantista kun la apogo de la Esperanta Civito. Eksambasadoro en Kinŝaso kaj diplomato ĉe UN en Novjorko, d-ro Baroncelli pritraktis geopolitikon, kun specifa rilato al la historio kaj rolo de Unuiĝintaj Nacioj. Liaj lekcioj okazas en la itala, kun samtempa interpretado de prof. Giorgio Silfer.

Pri historio temis ankaŭ en la unua lekcio de c-ano Silfer, kiu esceptokaze disvolviĝis en la Historia Muzeo de Ĉaŭdefono. Laŭ li, ne eblas lerni parlamentan teknikon en Esperantio sen esploro pri la origino de la fenomeno esperanto. Rapida vizito al la nuntempa ekspozicio pri la hebrea komunumo en Svislando helpis tiurilate.

Mag, Louis Ferdinand von Wunsch-Rolshoven okupiĝas pri komunikado. Liaj lekcioj profundigas taktikon kaj strategion ĉe la amasmediaj komunikiloj, kun aparta emfazo pri evitendaj eraroj.

La aranĝo estas prioritate dediĉita al la kadroj de la Esperanta Civito en Eŭropo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.