La interkultura biblioteko “Bibliomonde” estas la unua ricevinta ekzempleron de la plej nova libro de LF-koop, la novelaro “Spite kaj sprite” de Etel Zavadlav: la livero okazis kadre de la hieraŭa “esperanta legorondo” organizita de Kultura Centro Esperantista en Neŭŝatelo, kantona ĉefurbo.
La legorondoj de KCE okazas ĉiumonate dum la lasta marda vespero en la biblioteko, situanta en plena urbocentro, danke al afabla gastigado. “Bibliomonde” konsistigas reton de multlingvaj librejoj en Svislando, al kiu sin apogas pluraj kluboj, precipe de enmigrintoj. Aparta angulo estas ekipita por la plej junaj legantoj, kun porinfana literaturo.
C-ano Giorgio Silfer gvidis la hieraŭan prezenton, kiun sekvis agrabla vespermanĝo en fama krespejo proksima al la granda lago, fakte la plej vasta tute svisa.