"Blaise Cendrars" festas kun Manuel de Seabra

HeKo 390 5-B, 13 maj 09

La nomo de Blaise Cendrars, unu el la gloroj de Ĉaŭdefono (kune kun Le Corbusier, Chevrolet kaj Humbert-Droz), aperas en la prozaĵo de Manuel de Seabra, portugalo loĝanta en Barcelono, kiu ĵus gajnis la premion “La Verko de la Jaro 2008”, asignitan per referendumo fare de la abonantaro de “Literatura Foiro”.

Sesdek procentoj de la voĉoj iris al “Ĉu vi konas Blaise Cendrars?”, eldonita de Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno. IEM eldonis kelkajn librojn de c-ano Manuel de Seabra, sed ĉi tiu estas la unua kiu atingas la laŭron en nia PEN-premio. Ekde 2006 la loto konsistas en dusemajna senpaga restado en kastelo Lavigny (Lemana lago), kun plena pensiono, por serene kaj inspirite verki.

Inter la aliaj kandidatoj, bonan rezulton atingis “Neokazinta amo” de Lena Karpunina, kaj relative kontentigan ankaŭ “Kaj staros tre alte…” de Trevor Steele (kiu jam gajnis la premion en 2000). Tre negativa la rezulto de la ceteraj, inkluzive de la lasta verko de Claude Piron, “Dio, psiĉjo kaj mi”.

La sekretario de la premio estas c-ino Milena Makaveeva el Razgrado.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.