Blankanoj interpelacias pri malrespekto al la flago

HeKo 749 8-C, 10 dec 20

Sen. Anna Bartek, gvidanta la opozicion nome de la Blanka grupo, ĵus interpelaciis la Konsulon konforme al la art. 27 par. 1 de la senata reglamento, leginte en Vikipedio ke “Nederlanda Esperanto-Junularo ricevis la flagon dum la 75-a IJK en Slovakio. Ĉar la 76-a IJK en Someren, Nederlando, ne okazis fizike pro la COVID-19-pandemio, la flago neniam estis transdonita. La flago nun kuŝas en la dormĉambro de Robin van der Vliet, kie ri uzas ĝin kiel subtenilon por siaj malpuraj vestaĵoj.”

La Blankanoj, konsiderante ke la manko de respekto al la esperanta flago estas delikto laŭ la svisa kodo, interpelacias la Konsulon aŭ lian komisiitan vickonsulon pri la sinteno de la Kapitulo okaze de malrespekto al la flago de Esperantio.

La uzon de nia flago efektive normigas Lex signorum, sed ĝi ne donas precizan regulon okaze de malrespekto; tial validus la Svisa Kodo, kiu estas aparte severa: se sviso kondutus kiel tiu nederlandano, li riskus eĉ enprizonigon.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.