Bonaj studado kaj apetito kadre de la Esperanta Civito

HeKo 767 1-B, 4 jul 21

Ekzistas lokoj en Esperantio kie vi devas pagi imposton, se vi volas manĝi viandon. En pluraj kongresoj ne ekzistas tiel draste ideologia influo, sed kvalito kaj kvanto malabundas, pro la neceso dampi la kostojn. La Esperanto-Domoj kadre de la Esperanta Civito iom post iom, diskrete sed sekure, elektis alian vojon: kaj en Kultura Centro Esperantista kaj en la naturamika Esperanto-Domo oni manĝas tre bone, kun akcepteblaj prezoj.

La kompetento kaj sindediĉo de kvar gecivitanoj kondukis al ĉi tiu pozitiva rezulto: Perla Martinelli kaj Marie-France Conde Rey, al kiu disĉiplis Manuela Blanco, realigas gastronomion bazitan sur ekvilibro inter mediteraneaj ingrediencoj kaj internacia kuirarto. Ilin helpas per sagaca butikumado (el Francio, Hispanio, Italio kaj Svislando) c-ano Giorgio Silfer; interalie enologie kompetenta (kiel organiza konsilisto li eĉ preparis en 2000 projekton de “universitato de la vino” por faka instituto en Alta Italio), li trovas bonajn botelojn je minimuma prezo por akompani la manĝojn en la Esperanto-Domoj (konsumado de alkoholaĵoj ne estas permesata ekster la manĝoj).

Ĉu iam ankaŭ ekster Eŭropo eblos kaj bone studi kaj bone manĝi (ĉiam malmultekoste), kiel en Ĉaŭdefono aŭ Malago? “Mi planas lerni de kolego, sen. Carmine Dello Spedale (italo kreskinta en Eritreo), tipan pladon de Abisenio, kaj proponi ĝin en la Tanganika Esperanto-Domo” konfesas sen. Blanco, aludante al zigini”, ankaŭ en vegetarana varianto. Eble jam ĉi-jare… Bona studado kaj bona apetito, kadre de la Esperanta Civito (kompreneble sen virtuala surogato)!

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.