Bone kaj malbone el niaj Dom-landoj

HeKo 785 2-B, 29 mar 22

La 31a de marto estas la lasta tago kun iaj restriktoj pro la pandemio en Svislando. Ekde la posta tago maskoj iĝos superfluaj ĉie, inkluzive de publikaj veturiloj. Neniu vakcinado estas postulota, aŭ paspermesilo. Eblos kunveni sen limigoj, kvankam la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono estis jam oazo tiurilate. Bonvenon al la lingva kolokvo kaj al la kursaro de Kultura Centro Esperantista, kaj al la 11a Kultura Esperanto-Festivalo!

Svislandon ne koncernas la limigo en la aĉetado de nutraĵoj, karakteriza por grandaj magazenoj en Hispanio lastatempe, pro la strikoj en la transportoj. Tio povas suferigi la provizadon ĉe la naturamika Esperanto-Domo, en Malago.

La transporto iĝis problemo en Buĵumburo. Longtempa konflikto inter taksiistoj kaj rikiŝistoj (analoga al tiu inter gondoloj kaj vaporŝipetoj en Venecio, se indus ironio) solviĝis per la malpermeso al la rikiŝoj veturi: domaĝe, ĉar rikiŝo estas malpli kosta kaj pli amuza, sed supozeble la ŝofora sindikato persvadis la urbestron. Konkludo: veturi de la urbocentro ĝis la Tanganika Esperanto-Domo aŭ inverse pli kostas ol antaŭe, bedaŭrinde. Kaj multaj rikiŝistoj restas sen vivrimedoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.