Borde de la Danubo la lasta tago de ARTE

HeKo 602 5-B, 1 jun 16

La kulturdomo de Leányfalu, kies vicdirektorino parolas esperanton, gastigos la lastan tagon de Arta Renkonto Transnacia en Esperanto, 4 aŭgusto 2016.

La partoprenantaro ekskursos matene (se eble per pramo sur la Danubo) de Budapeŝto al Szentendre. Post vizito de la pitoreska urbeto ili atingos la tuj najbaran Leányfalu por la tagmanĝo, post kiu disvolviĝos la Asembleo de Feminisma Esperanta Movado.

Je la 16h00, en la kulturdomo, c-ano Giorgio Silfer gvidos la studrondon “Krei artkomedion en esperanto”, kiu enfokusiĝos al la kanvaso de “La verda Arlekeno”. Sekvos literatura kafejo, al kiu estas invitita István Nemere.

Je 20h30 la koncerto de Anjo Amika fermos la programon kaj la tutan ARTE.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.