Krom malprobabla surprizo, venos el Brazilo la novaj prezidantoj kaj de la Universala kaj de la Junulara: la respektivaj elektaj komisionoj rekomendas nur s-ron Fernando Maia jr por UEA kaj nur f-inon Ana Ribeiro por TEJO. Se en ILEI la nuna estrarano sen. Fernando Pita iĝus prezidanto, la brazilaneco estus kompleta, en la asocia triopo…
Cetere, el Brazilo venis la eksiĝinta redaktoro de “Kontakto”, socikultura revuo de TEJO, kaj el Brazilo estas la nova: Thiago Ballestero. Bondezirojn al ambaŭ.
Krome, ŝajnas ke la Komitato de UEA ne plu kunsidos hibride dum la Universala Kongreso, pro manko de adekvata teknologio. Tial oni revenas al la bonaj (se bonaj) tempoj, kiam eblis al ne partoprenonto nur nomumi anstataŭanton por fizika alesto. Kompreneble tiu lastminuta novaĵo tuj kaŭzis akrajn protestojn, precipe el tri kontinentoj ekster Eŭropo.
La organizado de ĉi tiu UK jam kaŭzis etan embarason pro la traduko de la urbonomo, al kiu sekvis granda embaraso pro la subita prokrasto de la tuto al posta semajno. Nun aldoniĝas ĉi tiu meza embaraso: ĉu damokla glavo pendas super E@I?
(publikaj diskutlistoj)
Aldonu komenton