Britio ne gastigos IJKon 2021, Svislando pretas

HeKo 726 7-B, 1 feb 20

La junaj britaj esperantistoj rezignis organizi la Internacian Junularan Kongreson en 2021 pro manko de laborfortoj, kaj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo estis urĝe devigata serĉi alian solvon. Unu tia solvo delonge pretas, kaj hieraŭ ĝin konfirmis s-ro Querino Neto, ĝenerala sekretario de TEJO.

Temas pri invito de la Junulara Komisiono de Kultura Centro Esperantista en Svislando, kiu jam liveris ĝin en 2017, kaj neniam reprenis ĝin. Tamen ankaŭ el Tanzanio, Ukrajno kaj Suda Koreio venis invito.

Por realigi la kongreson KCE probable petos la helpon de la stabo de la Esperanta Civito. Kurioze estas, ke ĝuste la britaj aktivuloj obstrukcas la kunlaboron de TEJO kun la Esperanta Civito. Do iu Roberto kaj iu Simono ne kapablas organizi mem kongreson en sia lando, sed povas malhelpi ke ĝi okazu en alia… Ĉu vere ili aktivas en la intereso de TEJO?

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.