Budapesta seminario pri lingvotestado

HeKo 340 8-C, 18 okt 07

Interesa seminario pri lingvotestado ĉe ITK (Fremdlingva Perfektiga Instituto) en Budapeŝto. Al la ne multnombra, sed ege interesata publiko la Konsulo klarigis multajn detalojn de la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito. Kun la gvidantoj de ITK estis konfirmita la bazo por la ekvivalentoj de la LTSEC-diplomoj.

La prezidanto de Kultura Centro Esperantista, kun kiu ITK havas interkonsenton pri reciproka agnosko, estas invitita al oficiala renkonto kun la gvidantaro de ITK. Reciproke, KCE invitos ilin al vizito en Svislando.

ITK kaj KCE partoprenos venontmonate en la jarkunveno de la asocio deputita de la Konsilio de Eŭropo pri lingvotestado al plenkreskuloj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.