C2-diplomoj ĉi-aŭtune: certe kun KCE, fiasko por UEA?

HeKo 848 4-B, 16 okt 24

Ĉi-aŭtune eblos atingi la Majstran diplomon pri esperanto (nivelo C2 laŭ KEFR — Komuna Eŭropa Framo de Referenco). La koncerna lingvotestado okazos oktobre en Toso-de-Maro dum la NaturAmika KulturSemajno: organizita de Kultura Centro Esperantista, ĝi estos komplete en realo.

Male, fiaskus la unua C2-ekzameno laŭ KER (Komisiono por Eksteraj Rilatoj) en novembro. Kvankam ĝi estus nur en virtualo, Universala Esperanto-Asocio nuligis aŭ prokrastis ĝin manke de (sufiĉe da) kandidatoj. 

La diplomoj ĉe UEA ne havas nomon. Ĉe KCE: A1 — Enira; A2 — Fundamenta; B1 — Intera; B2 — Kapableca; C1 — bakalaŭra; C2 — Majstra. A-diplomoj eĉ ne ekzistas ĉe UEA.

Krom efektiva reala ekzameno kontraŭ virtuala, la lingvotestado ĉe KCE (laŭ adjudiko fare de la Esperanta Civito) diferencas de tiu ĉe Edukado.net (laŭ adjudiko fare de la Universala) ĉar ĝi postulas la liveron de disertaĵo kaj ĉar ĝia kotizo estas pli malalta (se oni havas la esperantan civitanecon, aldone kun tarifa indicado laŭ la landoj): do kaj pli serioze kaj malpli koste.

En decembro okazos lingvotesta sesio ankaŭ ĉe Afrika Esperanto-Instituto en Bujumburo, laŭ delego fare de KCE, konforme al la direktivo Mühlemann. 

Komentoj

c-ano Alessio Giordano

17a Okt 2024 Ĵaŭ - 07h34

Ĉu vere la aŭtuna diplomsesio de KER-UEA fiaskis? Mi estis informita nur pri semajna prokrasto en novembro. Post longeta varbado oni atingis la minimuman kvanton da kandidatoj + 1, do krom subita katastrofo la ekzameno okazos regule.


 

c-ano Rubèn Fernández

19a Okt 2024 Sab - 21h03

De somero 2022, kiam UEA komencis okazigi pure retajn lingvoekzamenojn, ĝia tuta sistemo malkupliĝis de la lingvocentro Origó en Budapeŝto. Nun UEA kaj edukado.net liveras diplomojn nur kun sigeloj de esperanto-organizo ne rekonata ekster UEA-ILEI.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.