Carlevaro reenketos pri la svisa esperantistaro

HeKo 650 7-B, 8 jul 17

Mankas preskaŭ kvarono de jarcento al 2045, kiam d-ro Tazio Carlevaro fariĝos centjara: kaj antaŭ kvarono de jarcento li faris enketon kiu kondukis al katastrofa prognozo pri esperanto en Svislando. La tempo konvenas por refari tiun enketon, opinias d-ro Carlevaro, kiu interparolis hieraŭ pri tio kun la nuna prezidanto de Kultura Centro Esperantista, dum vizito en Belinzono, ĉefurbo de la itallingva Svislando.

La fama svisa interlingvisto agnoskas ke la tiama enketo ne povis esti reprezenta pri la tuta enlanda esperanto-komunumo, ĉar bazita nur sur la membraro de Svisa Esperanto-Societo. Ĉi-foje li povos ricevi respondojn ankaŭ de la klientaro de KCE, kiu nur en minimuma kvanto koincidas kun la SES-anaro.

Aldone, en la 1990aj ia frustrita finvenkismo ĝenerale karakterizis la alemanan Esperantion (la “sindromo de Arturo”), sed intertempe raŭmismo pli kaj pli influas la aliron al nia lingvo, ne plu konsiderata nur komunikilo.

Laste sed ne balaste, homoj eklernas pli kaj pli per interreto: ankaŭ la klientaroj de lernu.net kaj Duolingo estas enketindaj. La socio ja evoluis.

Ekzistas do novaj variantoj, kiuj malaktualigis la studon de la pasinta jarcento, kaj ĝiajn negativajn konkludojn.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.