Carlo Minnaja pri Paul Gubbins (1949[1984]-2016)

HeKo 609 6-A, 10 aug 16

Kun Paul Gubbins mi havis tre agrablajn kontaktojn; elstara homo, ege modesta, vigla partoprenanto en la laboroj de la Akademio, regule afabla respondanto al petoj, kursgvidanto diversloka, gvidinto de seminario pri teatro en la itala kongreso en Torino kiun mi havis la ĝuon partopreni.

Plaĉa verkisto, agrabla kaj profunda konversacianto, neŝatanto de tro amasaj kaj disperdigaj kongresoj, amanto de pli intimaj renkontiĝoj, atenta leganto de literaturo, li tre afable sendis aprezon por la “Historio de la esperanta literaturo” de mi kunverkita kun Giorgio Silfer kaj favore voĉdonis, ke la Akademio Literatura de Esperanto aŭspiciu ĝian eldonon (tiu aŭspicio aperas en la koncerna paĝo).

En tiu verko al li estas dediĉita plena paĝo, plus aliaj citoj, interalie iu plena prelego lia pri Roksano. Vere grava perdo por nia kulturo.

(Carlo Minnaja)

Komentoj

Sen. Giorgio Silfer

31a Okt 2019 Ĵaŭ - 15h59

Mia persona sperto kun s-ro Gubbins praktike ne ekzistas. Okaze de Projekto KLERA (1995) en Budapeŝto kaj Ĉaŭdefono, s-ino Katalin Smidéliusz tre pozitive parolis pri lia lernolibro “Kunvojaĝu”. Ekzameninte ĝin, mi ne kunsentis ŝian entuziasmon, sed konsentis ke la aŭtoro havas didaktikan kvaliton. Tial mi sendis al Gubbins leteron, por inviti lin instrui ĉe KCE, sed li ne respondis. Dum Projekto KLERA cetere mi spektis provon de la filma kurso “Esperanto — Pasporto al la tuta mondo”. Neniu diris ke Gubbins aŭtoris ĝin, mi komprenis ke temas pri Lusi Harmon mem. Ĝiaj surrealismaj dialogoj parte inspiris mian teatraĵon “La vorta klaso”: se mi estus sciinta ke li aŭtoris, mi estus dankinta lin.

De Gubbins mi legis la teatraĵojn kaj disajn artikolojn en “Monato”. Neniam mi havis kontakton kun li, parole aŭ skribe. Nek li serĉis iam ajn min. Tion mi forte bedaŭras. Estas interese, ke en epoko de facila (tele)komunikado pro alta teknologio, kaj kadre de medio kun lingvo kreita por faciligi komunikadon, du intelektuloj kun similaj interesoj neniam komunikis inter si, tra pli ol du jardekoj da proksima malapudo.

C-ano Marek Bamberski

31a Okt 2019 Ĵaŭ - 15h59

Mi renkontis persone Paul Gubbins dufoje kaj mi povas diri, ke lia lingvostilo estis bonega kaj li estis unu el malmultaj britaj esperantistoj kiujn mi konsideris normala kaj simpatia homo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.