CDELI likvidos duoblaĵojn de libroj kaj gazetoj

HeKo 905 6-B, 5 mar 26

“Estas certe, ke la CDELI ne povos konservi la librojn kaj periodaĵojn, kiujn ĝi posedas en pluraj ekzempleroj. Post la ordigo de la kolektoj, duoblaĵoj estos ofertitaj al privatuloj laŭ decidota proceduro” ĵus skribis al KCE prof. Sebastien Moret, prezidanto de la privata societo Amikaro de CDELI.

La komuniko pruvas ke: a) rimarkinda parto de la arkivaĵoj en diversaj planlingvoj, sed precipe esperanto, estas likvidota; b) la decido pri la likvida proceduro dependus de la Amikaro, kvankam nur al la urba biblioteko apartenas la tuta Centre de documentation et étude sur la langue internationale, en Ĉaŭdefono.

La informo pri tiuj du punktoj ne estis petita de KCE, kiu per mesaĝo de sia sekretario, d-ro Giorgio Silfer, limiĝis je la propono gardi en la Helvetia Esperanto-Domo (pendigonte ilin sur la muroj de la ĉefa ŝtuparo) la kvarlingvajn panelojn de la ekspozicio pri “Esperanto kaj interlingvistiko en Svislando”, okazinta en 1979 ĉe la Nacia Biblioteko en Berno kaj kreita de Kultura Centro Esperantista mem (kun la financa helpo de Svisa Esperanto-Societo, tiam prezidata de la karmemora David Buhlmann), enhave fare de d-roj Tazio Carlevaro kaj Claude Piron. La proponon mem la Amikaro samletere rifuzas.

La celoj de la propono estas savi la panelojn (nun kuŝantajn surplanke ekster inventaro), valorigi ilin porinforme kaj eventuale utiligi ilin kadre de la Internacia Semajno de la Esperantaj Biblioteko kaj Arkivo, por kiu konsorcie aktivas c-ino Viviana Piccinini, laŭ komisio de la Konsulino de la Esperanta Civito.

— KCE-sekretario
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.