CDELI pretas akcepti la historian arkivon de UEA

HeKo 716 7-A, 23 aug 19

La arkivestro de CDELI, s-ro Claude Gacond, formale proponis la urban bibliotekon de Ĉaŭdefono kiel deponejon por la historia arkivo de Universala Esperanto-Asocio, kiun Roterdamo volus fordonaci, kune kun la asocia biblioteko. La kandidatiĝo okazis per letero al la prezidanto de UEA, prof. Duncan Charters.

La propono koincidas kun la argumentado de sen. Marie-France Conde Rey, vickonsulo pri klerigado. En CDELI mem oni eĉ ne sciis pri la intencoj de Roterdamo, antaŭ la sugesto publike lanĉita fare de sen. Conde Rey.

“Centre de documentation et d’étude sur la langue internationale” ne estas specife esperanta institucio: ĝi arigas kolektojn kaj dokumentaron en ĉiu interlingvo — tial en la estraro sidas Occidentalisto. Tamen ankaŭ Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno larĝigis sian agadon al planlingvoj, kaj ĝia direktoro eĉ ne parolas esperanton (li direktas du muzeojn paralele).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.