CdI enradikiĝas en Pavio

HeKo 904 6-B, 17 mar 26

Post la pasintjara parlamenta sesio en Pavio, organizita de Centro di Interlinguistica (CdI), la itala paktinto faris hodiaŭ plian paŝon al enradikiĝo en la lombardia urbo. La prezidanto de la establo, c-ano Giacomo Comincini, renkontiĝis fakte kun s-ro Francesco Brendolise, skabeno pri internaciaj aferoj de Pavio, kies apogo pruviĝis decida en la realigo de la supre menciita leĝodona rendevuo.

CdI konsideras Pavion strategie interesa urbo cele al sia ekspansio, scienca kaj membrara, en Alta Italio, cetere lulilo de sia leĝa antaŭulo (Itala Interlingvistika Centro, iama subskribinto de la Pakto por la Esperanta Civito). La paktinto nune establiĝas en Kantono Tiĉino, tamen kontakto kun la akademia medio de Lombardio restas prioritato. En Pavio eblos kunlaboroj kun la Universitato kaj la diversaj kolegioj – oportunecoj kiujn aktivuloj de la establo jam prilaboras. Aldone koncernas la pavian civiton la projekto pri pioniraj urboj, nuntempe dosiero de c-ino Viviana Piccinini, komisiita de la Konsulino, Lorena Bellotti.

Iu ajn iniciato de plia alproksimiĝo de CdI al Pavio kalkulos je la apogo de la magistrato, asertis s-ro Brendolise, kiu fine de la kunsido ricevis donacon pretigitan de la komitato de Centro di Interlinguistica. La interkonsento inter la du antaŭvidas periodajn renkontiĝojn, cele al profundigo de eblaj kunlaboraj rilatoj kaj projektoj. 

— Centro di Interlinguistica
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.