Ĉe UEA furoras la verko de Minnaja-Silfer

HeKo 604 7-B, 25 jun 16

“Historio de la esperanta literaturo” estas la plej vendita libro dum la lastaj tri monatoj, laŭ la furorlisto en la UEA-katalogo.

La venonta prezento pri la verko de c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer okazos dum la Baltiaj Esperanto-Tagoj en Litovio, fare de unu el la aŭtoroj.

Intertempe progresas la preparo de plurlingva libreto, bazita sur la ĉapitroj enkondukaj al la kvin literaturaj periodoj: la teksto celas unuavice la grandan membraron de PEN Internacia (pli ol dek mil organizitaj geverkistoj), konsekvence ĝi atingas la jaron 1996an, kiam estis proklamita la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj, ellaborita en la PEN-medio (kaj subskribita de Giorgio Silfer kaj Manuel de Seabra, nome de la Esperanta PEN).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.