Ceremono honore al Manuel de Seabra

HeKo 677 1-C, 15 apr 18

Laŭ deziro de la vidvino, Vimala Devi, la cindroj de c-ano Manuel de Seabra ripozas ekde hieraŭ en la Panteono de Esperantio. La urnon liveris la Konsulo de la Esperanta Civito, en tre sobra ceremonio kiun ĉeestis gec-anoj Anna Bartek, Perla Martinelli, Carlos Spinola, kaj kiel invitito s-ro Gonçalo Neves, portugalo kiel la forpasinto.

La Konsulo legis la oracion, surbaze de artikolo aperinta en “Literatura Foiro”, kaj Anjo Amika kantis la funebran melodion “Se kanto”. Estis intense emocia momento, dum kiu oni rememoris ankaŭ pri Gaston Warighien kaj Leen Deij, ambaŭ akceptitaj per cenotafo.

Post la ceremonio okazis destresa kunsido en najbara gastejo. Sekve la grupo disiĝis: parto iris al la ĉaŭdefona biblioteko por vizito de CDELI, sub la gvido de s-ro Claude Gacond, parto iris al la Esperanto-Domo por partopreni en la Asembleo de Kultura Centro Esperantista.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.