Chamberline Nguefack survoje al "impeachment"

HeKo 665 4-C, 20 nov 17

Jam naŭ el dek naŭ senatanoj apogas la mallaŭdan mocion de sen. Carmine Dello Spedale kontraŭ sia kolegino Chamberline Nguefack Zedong, la nuna Konsulino. Sufiĉus deka subskribo kaj ŝi estus aŭtomate denuncita al la Kortumo, “pro misuzo de povoj kaj eventuale privata intereso en oficaj agoj”. La deka povus esti la nuna Vickonsulo, sen. Giorgio Silfer, sed li preferas resti super la partioj, kiel tagprezidanto dum la parlamenta sesio fine de decembro en Buĵumburo.

La elpostenigon de la Konsulino proponas ses Verdaj kaj tri Blankaj senatanoj (inkluzive de ambaŭ grupestroj, majoritata kaj opozicia): la kvara Blankano rezervis al si la decidon dum la senata kunsido. Tri el la naŭ naskiĝis en Afriko, la ceteraj en Eŭropo. Kaj kvar el la naŭ estas virinoj. En la Civita Senato nuntempe sidas kvin rezidantoj en Afriko, inkluzive de sen. Nguefack; kaj sidas sep virinoj, inkluzive de ŝi.

Se la mallaŭda mocio estos kvoruma, kiel tre probablas, tio ekvivalentos al malakcepto pri la demisio de la Konsulino, en unua lego. Ŝi tamen povos eviti la proceson (kaj ĝiajn financajn sekvojn), se ŝi konfirmos sian demision tuj post la decido de la Senato.

(HeKo 665 4-C, 20 nov 17)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.