Civilserva projekto en Togolando

HeKo 418 8-B, 15 jan 10

Civita projekto kunlabore kun la Internacia Civila Servo movas sian unuan paŝon en Togolando, post kvarjara atendo. Temas pri la ordigo kaj modernigo de la areo ĉirkaŭ la lernejo “Institut Zamenhof”, kiu apartenas al la paktinta establo TIETo en Lomeo. Oni rimarku la diferencon inter “civita” kaj “civila”.

Kiel reprezentanto de Fonduso Pro Esperanto, en ĝia regia funkcio, la Konsulo renkontis ĉi-semajne internacian responsulon de ICS kaj priparolis la detalojn. La definitiva interkonsento pasos inter TIETo kaj la togolanda branĉo de ICS, tra la perado de la Civita banko.

“Estus ideale, se la Jubilea Afrika Kongreso en Esperanto, fine de decembro 2010 en Lomeo, povus vidi la finon de la laboroj” komentarias c-ano Giorgio Silfer. “Sed tio pormomente estas nur espero”.

Gejunuloj interesataj volontuli en Togolando por ĉi tiu projekto povas kontakti la Fonduson, ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.