Civita banko: pozitiva senatokonsulto

HeKo 429 7-C, 18 mar 10

Ĉiuj parlamentaj grupoj sin esprimis favore al la leĝopropono pri la Civita banko, kiu transformos Fonduson al Fondumo Pro Esperanto, kadre de la senatokonsulto fermita la 9an de marto. FPEF, antaŭvidita en la Konstitucia Ĉarto, ekzistas de post 2 junio 2004.

El dek naŭ gesenatanoj, dek kvar donis favoran opinion, dum kvin ne sin esprimis: Agneta Emanuelsson, Giulia Gagliardi, Elena Grisafi, Jarl Hammarberg, Benoît Philippe (ĉiuj de la Verda grupo).

La leĝopropono estas enskribita en la tagordo de la venonta senata sesio, kunvokita al Svislando 18 aŭgusto 2010. Se ĝi estos aprobita, ĝi estos indikita ankaŭ per latina vorto (Lex argentaria), kiel ĉiu leĝo de la Esperanta Civito.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.