Civita mikrokredito efikas en Burundio

HeKo 412 1-C, 8 dec 09

Kara Fonduso Pro Esperanto,

Mi hodiaŭ ricevis pere de via eŭropa korespondantino momente en Buĵumburo la tutan sumon interkonsentitan en nia mikrokredita kontrakto. Mi dankegas la Civitan bankon kiu alpruntis al mi tiun monsumon, por ke mi startigu entreprenon por mia vivteno.

Tre maloftaj estas organizaĵoj kiuj zorgas pri siaj membroj; esceptas Fonduso Pro Esperanto. Tiu ago estas tre laŭdinda kaj montras, ke la Esperanta Civito staras apud ni/mi en la koro de Afriko.

Mi tre ĝojas kaj ne scias kiel esprimi mian ĝojon. Mi tuj komencos mian projekton (por kiu vi donis ankaŭ valorajn konsilojn, kiam mi ekplanis) kaj respektos ĉiujn termojn/kondiĉojn de nia kontrakto rilate la prunton.

Laŭdon meritas ankaŭ via eŭropa korespondantino, kiu peris tiun ĉi aferon en la lasta etapo. Ŝi forlasis sian laboron por iri urbocentren serĉe de la mono ĉe la burundia banko. Ŝi afable telefonis min kiam ĉio estis en ordo, kaj tiel ŝi elspezis sian telefonkrediton. Ĉion ŝi faris pro amo kaj kompato por mi. Dio benu vin ĉiujn.

Amike kaj civitane
Mushosi Birindwa

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.