Clara Gyorgyey forlasis nin

HeKo 420 1-B, 22 jan 10

Clara Gyorgyey estis unu el la plej karakterizaj personoj en la PEN-kongresoj. Ŝi gajnis la simpatiajn trajtojn de usonanino tute gardante la siaspecan spicon de hungarino. Jam ŝia maniero paŝi estis simptoma por ŝia temperamento.

Verkisto, dramkritikisto, edukisto kaj tradukisto, Clara Gyorgyey naskiĝis en Budapeŝto 23 majo 1933. Ŝia vivo do ampleksis precize mil lunojn. Migrinte al Usono, ŝi instruadis en Yale Universitato de 1960 ĝis 1989, dividante sian tempon kun la verkado kaj la familia vivo: la edzo, historiografo Ferenc Gyorgyey, kaj du filinoj, Katalin kaj Maria.

Kiel kritikisto ŝi kontribuis al dekoj da revuoj. Ŝi redaktis la kvaronjaran PEN-novaĵleteron, kaj “World Literature Today — Hungary”. Clara Gyorgyey verkis interalie la dramon “Catsplay” (1976), prezentitan en okdek unu usonaj teatroj, kaj du librojn pri eminentaj hungaraj beletristoj: Ferenc Molnár kaj István Õrkény.

Kvankam prezidanto de la usona sekcio de la PEN-Centro por Verkistoj en ekzilo, Clara Gyorgyey restis en rilatoj kun Hungario, antaŭ kaj post la Okdeknaŭa.

Ŝi estis granda amikino de nia esperanto-centro kaj forte apogis mian kandidatecon al la internacia sekretarieco, en 2004. Ni ĉiuj gardas pri ŝi tre karan rememoron.

(Giorgio Silfer)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.