Comincini en Torino en IEF-seminario

HeKo 904 3-A, 2 mar 26

Okazis pasintsemajnfine en Torino seminario sub la titolo Instruado de Esperanto kaj varbado de kursanoj en retaj kursoj. En tiu evento partoprenis lokaj esperantistoj kaj aliaj el Italio, danke al graveco de Centro Esperanto di Torino en la nacia scenejo. Interalie ĉeestis kaj prelegis la prezidantino de Itala Esperanto-Federacio (IEF), Laura Brazzabeni, Alessandro Amerio, Nicola Ruggiero, Guido Carravieri, Gianantonio Pfleger kaj Zsófia Kóródy.

Al la seminario kontribuis per programero ankaŭ Gabriele Esposito Guido, prezidanto de Itala Esperantista Junularo (IEJ), kaj c-ano Giacomo Comincini, ĉi-lasta tie kiel socireteja manaĝero de Literatura Foiro. La duopo fakte prezentis raporton pri la teknikaj aspektoj de varbado en sociaj retejoj, danke al la akumulitaj spertoj pri la mastrumado de la kontoj de IEJ respektive de LF. La prelego havis laboratorian formaton kaj pro tio ĝi okazigis interesan interŝanĝon de ideoj el la multaj generaciaj kaj fakaj vidpunktoj.

La senpagan partoprenon ebligis stipendioj de IEF, al kies prezidantino Comincini esprimis sian dankemon kaj la deziron daŭre kunlabori estontece. Ĉio disvolviĝis en universitata komplekso Olimpia, sufiĉe proksime al la centro de la unua ĉefurbo de Italio.

— HeKo-redakcio
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.