Ĉu Corsetti fraŭdis en Akademia skrutinio?

HeKo 617 1-A, 3 okt 16

La Akademion de Esperanto povus skui la akuzo pri defraŭdo okaze de unu el la lastaj balotoj. La akuzo venis el d-ro Francesco Maurelli, kiu pretus atesti pri la malhonesteco de la ĝenerala sekretario, d-ro Renato Corsetti.

Prof. d-ro Carlo Minnaja demandis publike la akuzinton, tra la diskutlistoj de AdE kaj de la UEA-membraro:

Kara Francesco Maurelli,
tute ekster polemiko, en unu el viaj mesaĝoj de antau kelke da tagoj vi iom moke elmetis suspektojn pri la reguleco de la skrutinio de iu (ĉu la antaŭlasta?) voĉdonado de la Akademio de Esperanto. Ĉar tio enplektas ankaŭ institucion preter UEA kaj precipe ties sekretarion, mi ŝatus scii, kion vi taksis suspektinda. Suspektoj, se pruvitaj pravaj, povus startigi proceduron pri senvalidigo de tiu voĉdono; se pruvitaj nepravaj, necesigus minimume pardonpeton al la skrutiniintoj.
Amike
Carlo Minnaja, DM de UEA, membro de la Akademio de Esperanto

La Akademio lastatempe akiris juran personecon, kun adreso en Nederlando (ne estas klare, ĉu eĉ en Nieuwe Binnenweg 176, Roterdamo). Tial la eventuala defraŭdo kondukus ne nur al la senvalidigo de la skrutinio, sed ankaŭ al denunco laŭ la nederlanda civila kodo (la krimpuna estus envolvita se Corsetti denuncus Maurelli pro kalumnio).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.