Ĉu pli da garantioj por eniri la Pakton?

HeKo 634 4-C, 18 feb 17

La Forumo de la Esperanta Civito diskutos la proponon aktivigi la artikolon 6 de la Foruma Reglamento. Ĉi tiu fiksas du eblecojn: a) haltigi dum difinita tempo la pritrakton de la aliĝo al la Pakto de specifaj kategorioj de establoj (ekzemple tiuj sen jura personeco, tiuj unupersonaj ktp); b) difini la dokumentojn necesajn por peti la aliĝon al la Pakto, krom tiuj preskribitaj de la Pakto mem.

La delegitoj de LF-koop kaj de KCE ĉe la asembleo de la paktintoj proponas ke, dum la tuta mandato 2017-21, la aliĝontoj havu juran personecon. Krome ili devus liveri kvitancon pri la aĉeto kaj depono de la adekvata kvanto da spesoj, necesa por pagi la administrajn kostojn en kazo de eksiĝo/eksigo (ĝi varias de unu al ok, laŭ la kontingentoj de la Monda Banko) kaj liveri la bilancon kaj spezkalkulon de la lasta administra jaro.

La ekspansio de la konsorcio kaŭzas bezonon de koherigo, al kiu parte respondas la rezolucio proponita de la “svisa akso”. La multiĝo de posedataj aŭ/kaj administrataj nemoveblaĵoj certe havas sian pezon en la zorgo de la proponintoj, celantaj ekonomian kaj administran sanon por la tuta Civito.

(HeKo 634 4-C, 18 feb 17)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.