La oficiala reTejo prezentas ĝin tiel: “Retoso estas la reta evento de TEJO organizata de junuloj kaj por junuloj; ĝi donas al la homoj la eblon amuziĝi, lerni kaj renkontiĝi kun (novaj) amikoj en Esperantujo per la interreto”; sed post 2025 Retoso ne plu estas anoncita.
Efektive ĉi tiu virtuala renkontiĝo, en mikrokosmo de virtualaj virtuozoj, pli kaj pli regresis laŭ aliĝoj: de 281 en 2021 al 121 en 2025. Vikipedio ne donas informon post 2023. Ŝajne ekzistas TELEGRAM-grupo kun pli ol tricent personoj, sed ĉu aktiva? Por 2026 oni trovas ajnan informon nenie, escepte de propono kunsidigi la TEJO-Komitaton dum Retoso en majo.
Evidente, malgraŭ volontuloj kaj dungitoj en kreskanta kvanto, kaj mono el Eŭropa Unio, la junulara sekcio de UEA ne kapablis plu organizi aŭ reklami Retoson. Des malpli kapablus, se ne plu estus EU-subvencio. Sed kial Retoso mortus tiel rapide?
Legu pli en “Heroldo de Esperanto” n-ro 2376, aprilo 2026