Ĉu Roterdamo fermas sian hungaran diplomkanalon?

HeKo 631 8-A, 24 jan 17

Momente preskaŭ ĉiu paĝo pri la KER-ekzamenoj estas fermita.

UEA planas reformojn pri la organizado de la ekzamenoj. Ne klaras, kian rolon www.edukado.net kaj ties redaktoro havos en la nova plano, pro tio ne havas sencon publikigi ajnan dokumenton, priskribon kaj informojn pri la estontaj ekzamenoj.

Espereble baldaŭ ĉio klaros kaj la interesiĝantoj ne restos sen informoj.

Kun bedaŭro kaj pardonpeto,
Katalin Kováts, la 8an de januaro 2017

La solaj ekzamenoj pri esperanto kiuj kovras ĉiujn ses nivelojn de la Komuna Eŭropa Framo de Referenco estas tiuj laŭ LTSEC, LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito, organizataj de Kultura Centro Esperantista konforme al direktivo Mühlemann.

La ekzamenoj laŭ KER (siglo kiu en TEJO de post jardekoj signifas “Komisiono pri Eksteraj Rilatoj”) kovras nur la nivelojn B1, B2 kaj C1. La koncernaj diplomoj estas tiuj disdonataj de la hungara komerca societo ITK, posedata de universitato ELTE, Budapeŝto. Laŭ kontrakto kun ITK, UEA funkcias kvazaŭ eksterlanda giĉeto de ELTE.

(HeKo 631 8-A, 24 jan 17)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.