Por Sennacieca Asocio Tutmonda la jara kongreso estas pli ol turisma aranĝo plus kunsidoj de gvidaj instancoj: ĝi “esploras diversajn proponojn pri la agado de la venonta jaro kaj vortigas siajn konstatojn kaj dezirojn, konigotajn al la tuta anaro; la Kongreso esprimas pri ĉiuj proponoj sian opinion aproban aŭ malaproban; referendumo findecidas pri ĉiuj proponoj.”
Tial estas tre malkvietige por la sorto de SAT ke post kvar semajnoj en Francio (bastiono de SAT mem) kunvenos malpli ol kvardek personoj. La ŝrumpo de la aliĝintaro paralelas al la malmultiĝo de la membraro kaj al la ĉiujaraj deficitoj kiuj ronĝas la kapitalon.
Eblas eksterordinara kaŭzo, kiel la malkapablo organizi la kongreson en Ĉeĥio kaj konsekvence la neceso trovi abrupte surogatan solvon en Greziljono; sed ĝuste tiu malkapablo ŝajnas plia pruvo de la malforto de SAT. Ĉu la Asocio estas malforta aŭ eĉ malsana? Pri tio respondu la kongreso mem.
Probable ĝi ne estas malforta, ĉar la unua simptomo de malforto estas la manko de financoj; sed SAT ĵus heredis sesdek milojn da eŭroj el Aŭstralio (neniu artikolo en la informa organo “Sennaciulo”, dankeme al la mecenato). Do ni inklinas al la tezo de malsano.
Se SAT estas malsana, necesas kunvoki kuraciston por fari diagnozon kaj prognozon. Tia kuracisto ne povas esti la Plenum-Komitato mem, sed jes eksterulo kompetenta kaj pri Esperantio kaj pri organiza konsilado. Se oni ne kunvokas iun tian, oni ne deziras resaniĝi, kaj la prognozo estas simpla: agonio ĝis vivoĉeso, kiel diras doktoro Purgon en “La imagita malsanulo” de Molière.
(Gojo Sagaca)
Aldonu komenton