Ĉu togolandanoj nuligos la inviton al IJK?

HeKo 613 7-A, 11 sep 16

Peza tegolo riskas fali sur la kontestatan TEJO-kongreson en Afriko, pri kiu verŝajne oni rezignus (same kiel faris ILEI, malrespektante interkonsenton), se Eŭropa Unio ne estus jam asigninta riĉan elspezendan subvencion.

La togolanda sekcio de TEJO ŝajne dementis la inviton al IJK, malgraŭ preciza mencio pri JOTE en la koncerna retpaĝo. Ĉiukaze, la Komitato de UTE/JOTE havos “gravan kaj urĝan kunvenon, 17 septembro 2016 ekde 11h00 ĉe Institut Zamenhof en Lomeo”.

En la tagordo nur unu punkto: Organizado de Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Togolando.

La nuna alternativo estas: la landa asocio akceptas la projekton kaj helpos organizi IJKon en 2017, aŭ tiun kongreson organizos nur la ĉefkunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA. En la dua kazo, probable IJK migros de Togolando al Benino, por lasta klopodo antaŭ definitiva rezigno.

Ŝajnas ke TEJO eraris sian strategion en Afriko. Anstataŭ aŭskulti la prezidantinon de ILEI, kiu poste perfidis la junularan organizon, TEJO devus serĉi fidindajn konsilantojn en Afriko mem.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.