Danke al László Szilvási pereis ELTE-disertaĵoj?

HeKo 848 2-A, 14 okt 24

Kultura Esperanto-Asocio (KEA) estas societo alternativa al Hungaria Esperanto-Asocio (HEA). Ĝia fondinto kaj ĉiama prezidanto nomiĝas László Szilvási. S-ro Szilvási longe konfliktis kun HEA pro financa problemo. Jam pli frue li estis deklarita “persona non grata” ĉe la Esperanta Civito. Pri li nun aperis la suba informo, fare de familio Wacha-Schiller.

“Kultura Esperanto-Asocio (eble en la jaro 2023) transprenis faklaboraĵojn el la libraro de la Katedro pri Ĝenerala kaj Aplikata Lingvistiko de la Universitato Rolando Eötvös [ELTE]. Unu el la faklaboraĵoj ni (la familio VAHA/WACHA- SCHILLER) petis kaj ricevis de SZILVÁSI László, ĝin mi nun posedas.”

“Poste mi legis informon pri la fakto, ke la tenejo en la domo, kie (interalie) la faklaboraĵoj estis tenataj, estis malplenigita de la domzorgisto, sen anticipa averto, kaj la koncernaj faklaboraĵoj malaperis (escepte de tiu sola, kiu troviĝas ĉe la familio VAHA/SCHILLER). Mi demandas, ĉu eventuale la malaperintaj faklaboraĵoj estas retrovitaj, ĉu la domzorgisto aŭ lia superulo iel klarigis provojn iel rebonigi la situacion?”

La disertaĵoj estis multegaj, verkitaj kadre de la esperanto-fako gvidita de d-ro István Szerdahelyi ĉe la katedro pri ĝenerala lingvistiko en Budapeŝto.

(fonto: Stefan MacGill, vicprezidinto de UEA)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.