Danko kaj bondeziro de la nova Konsulo

HeKo 497 6-C, 22 dec 11

Marie-France Conde Rey dankas al ĉiuj voĉdonintaj civitanoj, kiuj esprimis sian opinion por la renovigo de la Senato de la Esperanta Civito. Specialaj dankoj iras al la organizantoj de la baloto pro la kompetenta kaj akurata okazigo de la skrutinio.

Ŝi ankaŭ dankas al la elirantaj Senatanoj pro la plenumitaj taskoj kaj kalkulas je ĉiuj fortoj por vivigi la Esperantan Civiton laŭlonge de la venonta kvinjara periodo.

Ŝi tutkore deziras pacan Julon kaj feliĉan novan jaron al ĉiu Esperantiano kaj ties familio kaj amikaro.




Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.