"De Raŭmo al Santiago"... en Ĉervjo

HeKo 906 2-E, 7 apr 26

La 49an Internacian Junularan Festivalon, okazintan de la 1a ĝis la 7a de aprilo, gastigis la romanja urbo Ĉervjo, fama bana kaj termala loko, cetere proksima al San-Marino. La programo de la porjunula evento, organizita de Itala Esperantista Junularo en la paska semajno, estis ĉi-jare “Kien la mondo iras?”; pro tio plejparte la programeroj alfrontis sociajn kaj politikajn temojn, ne nur rilate al la esperanto-komunumo. Okazis prezento pri Literatura Foiro, fare de c-anoj Alessio Giordano kaj Giacomo Comincini. 

La prelego de la duopo tuŝis diversajn punktojn pri la revuo, ĉefa organo de raŭmismo kaj organo de Esperanta PEN. C-ano Giordano malfermis la programeron per kulturpolitika enkonduko pri la medio kiu naskis La Patrolon kaj ĝian periodaĵon, komence de la 1970aj, kaj klarigis al la ĉeestantoj la enhavon de la Manifesto de Raŭmo – vekante intereson kaj interŝanĝon de vidpuntkoj inter la junaj esperantistoj. Lia kolego Comincini siavice informis la publikon pri la naturo de PEN Internacia kaj pri la agnosko de ĝia esperanta sekcio en 1993, en Santiago. Fine la kunĉefredaktoro de LF gvidis diskutrondon pri la esperanta literaturo kaj ĝia rolo en la konscio de ordinara esperantisto. Multaj el la kunpartigitaj tekstoj kaj bildoj fontis el la sekcio La raŭma vojo de la revua retejo.

La strategio de ekspansio al novaj generacioj, konsekvence, daŭras ne nur tra sociaj retejoj, kie la revuo lastatempe aparte aktivas, sed ankaŭ per la partopreno en ĉeestaj eventoj.

— HeKo-redakcio
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.